notícias musicais

top 13 artistas

top 13 musicas

Confira a Letra Ni Estas Fortaj

Jonny M

Ni Estas Fortaj

Ni Esperantaj frenezuloj
ĉiam havas bonan amikon
li zorgas pri vi, parolas kun vi
komune ni estas fortaj

Se vi sentas vin tre sola
alparolu esperantiston
Homoj ŝatas esti kunaj
komune ni estas fortaj

Se la laborado ĝenas vin
ĵetegu la aferojn for!
Diru peeep al via ĉeful
Ĉar estas sensenca labor!
Se konato dormigas vin
per rakonto enuiga
diru Ĝis al tiu nul
via vivo ne senfinas

Ni Esperantaj frenezuloj
ĉiam havas bonan amikon
li zorgas pri vi, parolas kun vi
komune ni estas fortaj

Se vi sentas vin tre sola
alparolu esperantiston
Homoj ŝatas esti kunaj
komune ni estas fortaj

Se mensogas via prezidanto,
ne nur plendu pri li!
Diru Ne! al lia agad
voĉdonu por alia parti'!
Se taga programo aĉas laŭ vi
kaj la manĝo ne taŭgas por ventro
ne plendu sed helpu organizi
la venontan eventon

Ni Esperantaj frenezuloj
ĉiam havas bonan amikon
li zorgas pri vi, parolas kun vi
komune ni estas fortaj

Se vi sentas vin tre sola,
alparolu esperantiston.
Homoj ŝatas esti kunaj
komune ni estas fortaj

Se ŝuojn aĉetas la koramikino
kaj vi devas pagi
Nu trankviliĝu kaj atendu
miraĵon en la lito!
Se via koramiko trompas je vi
kia stultulo li estas!
Diru peeep ankaŭ al li
kaj memoru: Jonny M ĉiam pretas!

Ni Esperantaj frenezuloj
ĉiam havas bonan amikon
li zorgas pri vi, parolas kun vi
komune ni estas fortaj

Se vi sentas vin tre sola
alparolu esperantiston
Homoj ŝatas esti kunaj
komune ni estas fortaj

Tracker