notícias musicais

top 13 artistas

top 13 musicas

Confira a Letra Droniga Pasio

baRok´ Projekto

Droniga Pasio

Ŝi estas bela brunulin´
Duone fiŝo, duone virin´
Longaj haroj, nigraj kiel karbo
Patrin´ de l´ akvo, oni nomas ŝin

Iara estas ŝia nom´
Reĝino de la river´
Eniras orelojn mortiga kant´
Vi ne aŭdu ĝin!
Vi ŝtopu orelojn kaj fermu okulojn
Perfido de l´ sento

(refreno) Ŝia kantado ravas virojn kiuj aŭdas ŝin
Ŝia beleco blindigas
Ili sekvas sirenon al profundeco
Kaj de tie ne revenas

Sub la plenlun´ Iara aperas por hipnotigi
Ĉarmega kant´, alvoko al la mort´
Droniga pasio

Je la nokto vi ne iru al la riverbordo
Ŝi allogas kun bela voĉo
Droniga pasio

Discografia Tracker